Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 28 de setembro de 2017

Aceitação _ Akceptado



Aceitação

Demorei a fazer as pazes comigo,
antes do apelo para  sair de cena...
Assim o espero!

Aprendi que a vida é divindade  
a se manifestar no tabernáculo
feito corpo,  em busca de luz.

E doce é a alegria de saber
que  habita em mim, como em você,
a divina centelha, herdeira amada,  
para a glória de Deus.




Akceptado

Mi malfrue paciĝis kun mi mem,
antaŭ ol la alvoko por la elsceniĝo...
Tiel mi tion esperas!

Mi lernis, ke vivo estas dieco,
kiu  estiĝas  en  tabernaklo
farita el korpo, lumon serĉante.

Kaj dolĉe estas la ĝojo scii,
ke loĝas en mi, kiel en vi,
la difajrero, heredant’ amata,
por la dia gloro.   


Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 28/09/2017.

8 comentários:

Lírica disse...

Per tiu lasta strofo, poetino kara, vi bele resumas la kernon de la dia celo.
Mi dankas vin!

Blogdopaulo disse...

Mística poemo, kiu memorigas pri la granda Teresa D' Avila. La Poeto transcendas la fizikan mondon.

Blogdopaulo disse...

Mistika

Unknown disse...

Adorei!⚘⚘⚘

Anônimo disse...

Ĉiutage, vi, kiel animo eterna, disvolviĝas; vi, kiel poeto, ankaŭas!
Via vivo kaj via agado sur la Tero meritas aplaŭdojn !
Gratulojn, Ná !

Klaŭdjo disse...

Kia bela afero,kara Nazaré!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Mempaciĝo malfacilas precipe por sentebla poeto, en kies verkaĵo trablovas tralarmaj travivoj iĝantaj poezia beleco.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.