Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 6 de setembro de 2017

Cilada _ Insido



Cilada

Sou uma palavra
que vive e significa
só nas entrelinhas,
como um peixe descuidado.

Na maioria das vezes
sou um substantivo
abstrato que deseja
ficar concreto,
aberto a  adjetivos
sobretudo os sensoriais,
bons de degustar.

Quero desarmar meu olho
com Poesia,
e reaprender o mundo
suavemente assim.

Sou sujeito da oração
que modalizo
à minha maneira;

Também sou predicado
cheio de atributos
que me confundem:
sonhos perfumados.
Apenas.


 Insido

Mi estas vorto
vivanta kaj signifa
nur interlinie, tiel
kiel senzorga fiŝo.

Plejofte substantivo
abstrakta mi estas,
tiu,  kiu deziras
konkretiĝi, kaj
malfermatas ĉefe
al sensaj adjektivoj
nepre frandindaj.

Mi volas malarmi l’ okulon
per Poezio kaj milde
do la mondon relerni.

Mi estas subjekto
de propozicio,
kiun mi laŭvole
modaligas;

Mi ankaŭ estas predikato
plena de atributoj,
kiuj min konfuzas:
bonodoraj revoj.
Jen nure.                         

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 14/03/2013.




6 comentários:

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Jen plia poezia juvelo, metaforĉeno veninta el metalingva stoko de beleco. Bele.

Lírica disse...

Via potenta intelekta volo kurbigxas al la milda volo de la koro.
Estu tre bonvena al la Romantika Valo...

Simplesmente mulheres disse...

Sempre bela poesia. Delicadeza e amor.

Simplesmente mulheres disse...

Sempre bela poesia. Delicadeza e amor.

Blogdopaulo disse...

La ekstrema subjektiveco de la lingvo kaj de la Poezio funkcias kiel ankro por la sentema, vagema animo de Poeto. La vorto-verso helpas, ke li-ŝi ne plonĝu en la kosmon.

Anônimo disse...

Jen plia poezio pfofunda, signifoplena. Kaj kio plej gravas, ĝi tro belas !
Kisojn, Ná!