Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 8 de setembro de 2017

Dankon, PSV !





Poeme liaj belaj prozoj sonas!
Anĝelo klera kaj ĉiam helpema,
Unuanima voĉ' al li gratulas.
Literaturon, arton kaj sciencon
Ofertas liaj verkoj ĉiusemajne.

Sindediĉas Paŭlo al kara lingvo
Esperanto, sia kora pasio,
Revigligante la verdan movadon.
Grandanima samideano nia,
Idealisto, senlace laborema,
Okupiĝas pri la sankta afero.

Vivu ĉiam la 8-a de Septembro!
Internaciul’ naskiĝdatrevenas!
Afabla majstro, poeto sentema,
Nobla homo: jen vera ĝentlemano!
Amiko homama, Dio vin benu! 




Plej admire, danke kaj amike,

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 08/09/2017.

12 comentários:

  1. Ho !!! Kia donaco!
    Mi estas kortuŝita!
    Dankegon!

    ResponderExcluir
  2. Kunsido de Poetojj: cxiele la Luno, surtere Nazaré... Kaj ni, la simplaj mortoj, varme aplaudas kaj aldonas niajn bondeIrojn al la bonkora amiko kaj senlaca batalanto, PSV!

    ResponderExcluir
  3. Bela omaĝo !
    Li meritas ĉion ĉi kaj multe pli pro la sindediĉa laboro por la disvastigado de Esperanto.
    Kisojn, Ná !

    ResponderExcluir
  4. Al Poeto Nazare mi petas la rajton kunsubskribi tiun poemon. Al Paulo Sergio Viana mia sincera admiro lin aplaŭdas. Kolektiĝi inter liaj tutmondaj amikoj estas speciala donaco, kiun dankas. Poezio loĝanta miakore, eĉ se ankoraŭ ne verkita, vin modeste omaĝas, kara amiko PSV!😍

    ResponderExcluir
  5. Al Poeto Nazare mi petas la rajton kunsubskribi tiun poemon. Al Paulo Sergio Viana mia sincera admiro lin aplaŭdas. Kolektiĝi inter liaj tutmondaj amikoj estas speciala donaco, kiun dankas. Poezio loĝanta miakore, eĉ se ankoraŭ ne verkita, vin modeste omaĝas, kara amiko PSV!😍

    ResponderExcluir
  6. Gratulojn al la poetino pro la luksa omaĝo kaj al naskiĝdatanto sanon kaj feliĉon!

    ResponderExcluir
  7. Kara Paulo, Dio benu vin kaj donu al vi ĉiam pli kaj pli sanon kaj forton ĉar al vi ne mankas kuraĝo kaj sindediĉo.

    ResponderExcluir
  8. Kara Paulo Sergio! Kredas mi, ke mi aŭdas la voĉon de ... Rodin!, dirinte, preskaŭ kantante, "Treege feliĉan naskiĝtagon!" Mi respondas al tiu, "Tutkore konsentite!
    --- Via Keneĉjo

    ResponderExcluir
  9. Nekapabla same omaĝi kiel Nazaré nian tre karan samideanon, amikon, fraton Paulo Sérgio Viana, mi elturniĝe "akrostikis" per la komencaj literoj de lia nomo:

    PENTRAS LI PER VORTKOLOROJ

    SONAJN BILDOJN POEZIAJN:

    VERAN ĜOJON POR LA KOROJ!...

    Gratule salutas, Affonso Soares.

    ResponderExcluir
  10. Não entendi nada, mas gostei da homenagem!

    ResponderExcluir