Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 8 de setembro de 2017

Dankon, PSV !





Poeme liaj belaj prozoj sonas!
Anĝelo klera kaj ĉiam helpema,
Unuanima voĉ' al li gratulas.
Literaturon, arton kaj sciencon
Ofertas liaj verkoj ĉiusemajne.

Sindediĉas Paŭlo al kara lingvo
Esperanto, sia kora pasio,
Revigligante la verdan movadon.
Grandanima samideano nia,
Idealisto, senlace laborema,
Okupiĝas pri la sankta afero.

Vivu ĉiam la 8-a de Septembro!
Internaciul’ naskiĝdatrevenas!
Afabla majstro, poeto sentema,
Nobla homo: jen vera ĝentlemano!
Amiko homama, Dio vin benu! 




Plej admire, danke kaj amike,

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 08/09/2017.

13 comentários:

Blogdopaulo disse...

Ho !!! Kia donaco!
Mi estas kortuŝita!
Dankegon!

Lírica disse...

Kunsido de Poetojj: cxiele la Luno, surtere Nazaré... Kaj ni, la simplaj mortoj, varme aplaudas kaj aldonas niajn bondeIrojn al la bonkora amiko kaj senlaca batalanto, PSV!

Anônimo disse...

Bela omaĝo !
Li meritas ĉion ĉi kaj multe pli pro la sindediĉa laboro por la disvastigado de Esperanto.
Kisojn, Ná !

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Al Poeto Nazare mi petas la rajton kunsubskribi tiun poemon. Al Paulo Sergio Viana mia sincera admiro lin aplaŭdas. Kolektiĝi inter liaj tutmondaj amikoj estas speciala donaco, kiun dankas. Poezio loĝanta miakore, eĉ se ankoraŭ ne verkita, vin modeste omaĝas, kara amiko PSV!😍

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

* mi dankas

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Hary disse...

Gratulojn al la poetino pro la luksa omaĝo kaj al naskiĝdatanto sanon kaj feliĉon!

José Passini disse...

Kara Paulo, Dio benu vin kaj donu al vi ĉiam pli kaj pli sanon kaj forton ĉar al vi ne mankas kuraĝo kaj sindediĉo.

Unknown disse...

Kara Paulo Sergio! Kredas mi, ke mi aŭdas la voĉon de ... Rodin!, dirinte, preskaŭ kantante, "Treege feliĉan naskiĝtagon!" Mi respondas al tiu, "Tutkore konsentite!
--- Via Keneĉjo

Affonso Soares disse...

Nekapabla same omaĝi kiel Nazaré nian tre karan samideanon, amikon, fraton Paulo Sérgio Viana, mi elturniĝe "akrostikis" per la komencaj literoj de lia nomo:

PENTRAS LI PER VORTKOLOROJ

SONAJN BILDOJN POEZIAJN:

VERAN ĜOJON POR LA KOROJ!...

Gratule salutas, Affonso Soares.

André Luiz Vianna disse...

Não entendi nada, mas gostei da homenagem!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Tiun inspiritan omaĝon relegi daŭre nin inspiras laŭdi nian karan poeton PSV. Kunsubskribi la belan akrostikon de MNL ŝajnas esti minimuma ĝojo kaj devo.