Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 12 de maio de 2018

Queria ter visto o sorriso no rosto de minha mãe _ Mi ŝatus esti vidinta patrinvizaĝan rideton




Queria ter visto o sorriso no rosto de minha mãe

“Não faças versos sobre acontecimentos”,
ensina o poeta Drummond.
Mas desobedeço ao vate
- ingênua mediocridade!

Cheguei ao mundo em maio,
lá no  século passado;
manhã de sinos em festa
porque era feriado.

“As afinidades, os aniversários, os incidentes pessoais não contam.”
- reclama o poeta Drummond...

Mas prossigo em teimosia,
como homenagem ao seu dia:
uma jovem operária
de olhos verdes e tristes,
por intermédio de Deus,
ganhou  uma menininha
que até hoje não cresceu.


Mi ŝatus esti vidinta patrinvizaĝan rideton 

“Ne faru versojn pri eventoj” –
instruas poet’ Drummond.
Sed al li mi malobeas
pro senvalora naiveco!

En la mondon mi venis maje,
en la pasinta jarcento;
feste en ĝoja mateno  
ĉar estis dum feritago.

 “Afinecoj, naskiĝtagoj, personaj okazaĵoj ne valoras.”
- plendas poeto Drummond...

Sed mi obstine daŭrigas,
omaĝe al patrintago:
junulino, laboristo,
kun verdaj okuloj tristaj,
pere de Dia  favoro,
malgrandan knabinon naskis,  
kaj ŝi ne kreskis ĝis nun.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/05/2018.

7 comentários:

Desiderio disse...

Tre bela estas la patrino, la filino kaj via omaĝo per versoj!

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Krom omaĝo al panjo, jen belega dialogo kun nia poeto pligranda tra bona kaj trafa interteksteco. Gratulon.

Fernando Maia Jr. disse...

Belega!

Klaŭdjo disse...

Kara poetino Nazaré, via poemo kolorigis ne nur via patrina foto, sed ankaŭ tiu feritago. Gratulon! Kisojn!

Unknown disse...

Mirinda...belega

ursula disse...

...nur vi, karulino, forta emocio en malmultaj vortoj.

Simplesmente mulheres disse...

Saudades, não? Sentimentos expressos com poesia !!