Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 9 de outubro de 2018

Rapsodio



Rapsodio                                      

Kvinjara knabino        
feliĉon balancas    
sur ŝnuro ligita
al du arbaj branĉoj.

Sed ŝi ne suspektas
pri nepra ŝnurego:
kvindekjara ino,  
pont’ super abismo.

La knabino feliĉas      
pro la momento pura;
tamen ŝi malkonfidas
al l’ abismo el plumoj.

Kaj ŝi teksas kaj malteksas      
la silkon de l’ temprivero,  
kiu eterne revenas...

La virino kvindekjara
la vivspegulon transiras,
kaj kun kaos’ dialogas.

Sed ŝi nur sukcesas trinki 
de l’ tago l’ okulon bluan, 
sub  la printempa suno... 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/10/2018 
         MG Brazilo

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Jen trafa figuro:
"...teksi kaj malteksi la silkon de l' temprivero".
Belega medito pri la tempopasado kaj pri tio, kion la Poeto faras dume.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Aldone la supre menciitajn figurojn, kia bonega uzo de la verso-sonoreco!

Lírica disse...

Kio estus de la mondo sen la cxeesto de l' poetoj?