Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 17 de outubro de 2018

Sentimentos _ Sentoj


 "Kien iras niaj silentoj, kiam ni ne diras tion, kion ni sentas”?

Sentimentos


Em solidão, agoniza
o silêncio amordaçado,
enquanto  o mundo naufraga
em estridente algaravia.

Só Deus nos fala em silêncio
audível para todos nós;
no entanto ninguém consegue
escutar  a Sua Voz.


Sentoj

En soleco agonias
la silento buŝoŝtopita,
dum dronadas la mondo
en strida galimatio.

Nur Dio en silento
aŭdebla nin alparolas;
tamen neniu sukcesas
aŭskulti  la Dian Voĉon.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/10/2018.

MG  - Brazilo

4 comentários:

Blogdopaulo disse...

La mondo bezonas tiun mesaĝon! Tro da galimatio, maltro da prudento. La Poeto delikate invitas al silenta, paca medito.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Jen lerninda leciono. Jen mi malbona studento. Jen saĝa poemo.

Unknown disse...

Sim, o silêncio...
Lindo poema Nazaré!

Lírica disse...

Eble kiam ni sukcesos ellerni iomete pri simpleco, ni sukcesos audi la Dian vocxon...