quarta-feira, 9 de janeiro de 2019

Turista _ Turisto


Turista

Fim de ano em Nova York:
chuva de luzes que atordoa...
Pelas ruas de Manhattan,
sinto-me um figurante
de um filme de Woody Allen.

Cidade cinematográfica
se veste com elegância;
enquanto, no Central Park,
todas as árvores se despem
para receber o inverno.

Mas nos persegue um aviso,
em toda parte, em vermelho:
o onipresente EXIT...
Voltar para casa é preciso.


Turisto

Novjarfestoj en Novjorko:
pluv’ da lumoj, kiu nin ravas...
Sur la stratoj de Manhattan,
mi marŝas, kiel rolulo
de filmo de Woody Allen.

L’ impona urbo filmeca
elegante sin vestas;
dume en la Centra Parko,
ĉiuj arboj senvestiĝas
por bonvenigi  la vintron.

Tamen averto nin sekvas,
ĉie, per ruĝa afiŝo:
jen ĉioestanta  EXIT ...
Necesas hejmenreveni.


Maria Nazaré Laroca
Nova York, 01/01/2019.

6 comentários:

  1. Via poemo sxajnas al mi ia raporto en versoj, elegante kaj penseme verkita, kvazau la vizitanto farus omagxon, tamen iom rezervigxeme, sed, lasante en la interlinioj ian averton...
    Gratulon, poetino kara!
    Vi povus verki raportan libron pri la pluraj lokoj jam vizitataj de vi, en versoj. Kion vi diras pri tio?

    ResponderExcluir
  2. Gratulojn, Nazaré, plian fojon vi trafis tutcerte.

    ResponderExcluir
  3. Belega poemo!!!
    Gratulojn al vi, karulino!!!

    ResponderExcluir
  4. Montras via poeziaĵo, ke Poezio estas "pluv’ da lumoj, kiu nin ravas..."

    ResponderExcluir