sábado, 16 de fevereiro de 2019

DELIRO




Kia mond' estas nia,

en fajrej' de frenezo

brulanta for de Dio!


Tial muzoj forestas,

kaj poetojn forlasas

en animo soleca...


Eĉ naturo ribelas

kontraŭ malsaĝo homa

konfuzante sezonojn!



Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 16/02/2019.
Minas Gerais  - Brazilo

4 comentários:

  1. Natura ribelo pro fiago homa, ja, soleco de Poeto antaŭ muzoj, ja, sed ĉu frenezo monda brulanta for de Dio?! Kio ekzistas for de Dio?!

    ResponderExcluir
  2. Revenis la inspiro al la Poeto, feliĉe! Poezio estas rimedo por saĝigi la homojn. Poezio estas milda kunulo de Naturo, kiu suferas kaj ribelas kontraŭ homaj misfaroj. Antauen, Pieto! Via misio estas pacigi la mondon.

    ResponderExcluir
  3. Post la kompetenta komentario de poetoj, kion mi rajtas diri?

    ResponderExcluir
  4. dankon mian Nazaré,por esprimi kion mi same perceptas.

    ResponderExcluir