Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Poesia em Esperanto. Mostrar todas as postagens

segunda-feira, 9 de janeiro de 2023

Pluen

 


                                                  UK Lisbono 2018

Pluen

Esperanto, amletero

liverita al la homaro

de l’ amema kuriero

el la kor’ de ĉies Frato!

Sed min trafis la donaco

nur en la jar’ du mil tri,

kiam voĉo en la kapo

aŭdiĝis tute surprize.

Pli ol propono jen ordono

por nepra studo de l’ lingvo

internacia, por ĉiam!

 

Malfermiĝis horizonto

per la magia ŝlosilo!

Mi traveturis la mondon

kaj kun multoj amikiĝis.

En pluraj mondaj kongresoj

partoprenis mi plezure,

kaj verdan kulturon festis

kun granda ĝojo kaj ĝuo!

 

Emociajn travivaĵojn

mi spertis en Bjalistoko

kaj en Bulonjo-ĉe-Maro,

ja neforgesebla gloro!

 

Tamen venis sortobatoj,

kaj mia vivo ŝanĝiĝis;

pro la dolor’ senkompata

al mi ne eblas foriri.

 

Ho, ve! Kia elreviĝo!

Ne plu kongresaj ĉeestoj,

sed l’aferon mi daŭrigas

entuziasme, amplene,

per poezia verdiĝo.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 09/01/2023.


quinta-feira, 15 de dezembro de 2022

Amcelo

 



Amcelo

Esperanto estas lingvo,

kiu perfekte funkcias

laŭ konataj teorioj

de Jakobson aŭ Halliday.  

 

Krom neŭtrala, internacia,

ĝi diferencas de l’ aliaj

nacilingvaj, kiuj kuntrenas

la sangan militan pezon

tra la gloraj historioj.

 

Ludoviko Zamenhof

en la lingvo animon semis:

la celon moralan strebe

al unuiĝo de l’ homaro.

 

Ne militu en Esperanto!

For la milita pafado!

Venku homo patrioton!

 

 Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 15/12/2022.

Brazilo

 

 


segunda-feira, 6 de dezembro de 2021

Parafrazeto

 




Parafrazeto



                  "La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo". (Ludwig Wittgenstein)


Tra densa mallumo brilegas la celo,

al kiu feliĉe ni iras

kun amo, kuraĝo, kaj granda fiero,

ne gravas mokoj ironiaj.



Ni iru la vojon celitan,

ĉiam semante senlace!

La kor' nin pelas al faroj:

senlima ja nia lingvo

limojn de l' mond' jam trapasas.




Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 06/12/2021.

Brazilo

quinta-feira, 27 de julho de 2017

Afiŝo




Malpoeme, oni
ĵonglas per vortoj
sur la korto de l’ koro.

Dorlotas mi oron,
kaj floras doloro,
kiu stelojn priflaras.

En la ostoj avaraj
al mondo frostas.
Subite ekdisfalas
la haŭto de simplaĵoj:
larmoj apenaŭas,

Ĉar niaj nioj
dependas de
viaj vioj.

(Ho, venu! Min ŝatu!
Mi reĝas fulme kaj tre belas
sur la foto fantasta!)

Voras horojn la mallumo,
kiu fasonas mensojn
perrete interkonektitajn.

Kaj jen demando bizara:
ĉu vera amo ankoraŭas?


Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 27/07/2017.

domingo, 17 de julho de 2016

Fantazio


                                                Al Bertilo Wennergren                                  
Lastan klason en NASK.
Tra la verda aero,
dancas lumaj vorteroj,
kiel feinoj pacaj.

La magia ĉapelo
sur la tablo dormetas...
Sed tute ne atendite
Bertilo diras gracie:
"Mi ŝvebas super la ter'!"

Kaj flokoj el feliĉo
milde falas sur nin,
kiel sopira vual’...
Jenas mondo reala!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/07/2016.


terça-feira, 29 de dezembro de 2015

Japaneskoj



Tasko

Reen kaj reen, 
ĉevalaro el ŝaŭmo, 
la ondoj kuras...
Destin’ melankolia:
la disfandiĝ’ sursabla.

Festo

Mev’ akrobatas,
eksaltas gajaj fiŝoj...
Jen la maro pludancas!
La penso kapriolas,
L’animo ekferias.

Flirto

La somerluno
ĉiele mateniĝas
por rendevuo...
Ĉŭ vane? Ĝi atendas
almenaŭ  foran kison.


Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 29/12/2015.



terça-feira, 21 de julho de 2015

Jubileo

                                          Antaŭ cent dek jaroj, en Bulonjo,
ĉe kongreso de ‘homoj kun homoj’,
la unua verda familio
entuziasme plene ekfloris
pro  l’ rava lingvo internacia.

Lazar’ Ludoviko Zamenhof,
(kvankam mondo sangas pro perforto)
per la blovo de facila vento,
via luma ideal’ traboris
la granitajn barojn de homsento.


Kun ĝoj’, la centan UK-on ni festu!
Antaŭen sub la paca standardo,
ni iru laŭ la voj’ de l’ espero
kaj tra l’ Tero ni tiel trumpetu:
Esperant’ homigos la homaron!

Maria Nazaré Laroca  
Lillo/Francio, 30/07/2015.




terça-feira, 21 de abril de 2015

Percepção _ Percepto


Percepção 

Minúsculo grão de luz

na poeira do tempo,
entrei na Vida
com uma bagagem apenas:
a infinita liberdade
de construir meu destino.

E devorei milênios 

com as armas
da ignorância 
E da insensatez...

Hoje, no entanto, cultivo

sonhos e versos
no oceano secreto
que habita o jardim
dentro de mim.
Minha viagem é sem fim...


Percepto


Minuskla grajno el lumo

en la polvo de l' tempo,
mi eniris en la sinon de l' Vivo
kun ununura bagaĝo:
la senfina libereco
konstrui mian destinon.

Kaj mi formanĝis jarmilojn
per armiloj de nescio
kaj malsaĝeco.

Hodiaŭ tamen
mi kultivas revojn kaj versojn
en la sekreta oceano,
kiu loĝas en la ĝardeno
ene de mi.
Mia vojaĝo senfinas...

Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 21 / 04 / 2015

domingo, 28 de dezembro de 2014

Bondeziroj



Jarfino someras...
ĉevalrajd’ el ŝaŭmoj
gracie ondumas:
di’amanto mara
sub la gaja suno.

Eble nun vi dormas
sub mantelo frosta
de la nokto neĝa...

La jarfin’ someras...
La mondo rondiras
laŭ voj’ de l’esper’:
paco kaj milito
reve kunfratiĝas.

Maria Nazaré Laroca

Cabo Frio, 28/12/2014.

segunda-feira, 15 de dezembro de 2014

Naskiĝo


10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la sinjoro.” 
(Luko 2:10-11)



Dum tiu nokto sublima
jen anoncas l’ anĝelo:
por la homaro naskiĝis
amo kaj ĝojo senfina.

Apud Maria, brutaro
kaj paŝtistoj sendormaj
adoras Tiun, Kiu venis
kaj por mi kaj por vi ĉiuj.

Tri Magoj al Li regalas,
glore al Lia reĝeco,
per oro, incens’ kaj mirho
ili ja Lin riverencas.

En plej ĉiela korteg’,
l’ anĝeloj ekkantas himnojn,
sed l’ Infan’ plue atendas
malfruan donacon mian.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora 15/12/2014.

segunda-feira, 8 de dezembro de 2014

Signoj





   Al  L.L. Zamenhof

Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’ vagadas
baraktante tra bruega lum’.

Kvankam l’arbareg’ ne obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj hidaj:

Perfort' regas, ĉifonas moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per televidilo.

Ho Di’! Kien la homaro iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
-  Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.



quarta-feira, 3 de dezembro de 2014

Per la sorĉo de plenluno


Poemo premiita ĉe LA KONKURSO EN ESPERANTO: "POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ" 
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/

Per la sorĉo de plenluno
teksadas mi tiun kadron
el densaj ŝnuroj el pluv’
sur la tegment’ rajdanta.

Kaj mia lito el nuboj
ŝvebas en ĉambro malluma...
Mi ŝirmas min en la libro
ĝis paciĝi la furio,
kiu ronĝas la lunvizaĝon,
kiel  hostio splitita.

Per la sorĉo de plenluno,
tunelon infanaĝo fosas,
kie la bovejoj flosas  
kaj odor’,  kiu trairas
kaj vekas sekretan pordon
inter estant’ kaj estint’.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 11/01/2014.


sábado, 29 de novembro de 2014

Dankon, Adonis!


Dankon, Adonis!

Adonis Saliba estas
poezia oceano:
ne eblas per simplaj versoj
(nur riveretoj infanaj)
la dolĉan giganton danki.  

Adonis, nomo impona
pro la belec’ de l’ anim’;
ĉiutage flor’ burĝonas
el la luma koro lia. 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/11/2014.

                                                                       

 Naz'are
                                                               Adonis Saliba
Kial danki, amikino?
Plendisdona poetino.

El viaj amforoj,
vi pure elverŝas 
di'inspiran senhaltan kinon,
kiun ni spektas
tute perplekse,
kiel ĝuindan spiritan vinon.

Rulanta rivero, vi aspektas
kaj montras sin sen ia fino,
Dank´al Dio vi ekzistas,
Gaje, flamante, kaj disdonante
la artojn de via himno.

Naz'are, ni vin rigardas
flarante viajn vervajn kantojn.
Kaj sur la rokoj ni vin gravuros
far viaj eternaj admirantoj. 



quarta-feira, 12 de novembro de 2014

Lotusfloro



Serĉante lumon, 
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.  

Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,  
kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 12/11/2014.

terça-feira, 8 de julho de 2014

Tagiĝo




Senlime
en la lim'
de l’ koro,
mia mem’
Tagor(e)iĝas.
                                                                                    
Pro orakolo
venis Amor’,
kies glorkrono
tute trembrilas
kiel lunlumo.

Laŭ la spuroj  
de l’ Poeziprinco
survoje al ĝuo,
min trafas Reĝo.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 08/07/2014.