Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

Mostrando postagens com marcador Poezio en Esperanto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Poezio en Esperanto. Mostrar todas as postagens

quinta-feira, 27 de dezembro de 2018

Al Baldur Ragnarsson


                                                                         

Poezio funebras,

versoj ploras: forpasis -

Ho ve! - Baldur Ragnarsson,

la Poeto plej elstara

el nia verda mondo.


Tamen Parnas' gaje festas!

Poetoj mortos neniam:

ili restas ensorĉitaj,

kiel porĉiamaj steloj

en la memoro de l'tempo.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/12/2018.
Brazilo

sábado, 8 de dezembro de 2018

L' arbo de Kaŝambuo



En la Parko de l' Akvoj

de la urbo Kaŝambuo

jen arbego impona 

mian koron alparolas...


Kaj  venis Esperanto

tuj al mi en la kapon:

ĉies   arbo fluganta,

kiu ĉiame floras, 

kaj nutras nian koron!


Juiz de Fora, 08/12/2018. 
 Maria Nazaré Laroca

terça-feira, 9 de outubro de 2018

Rapsodio



Rapsodio                                      

Kvinjara knabino        
feliĉon balancas    
sur ŝnuro ligita
al du arbaj branĉoj.

Sed ŝi ne suspektas
pri nepra ŝnurego:
kvindekjara ino,  
pont’ super abismo.

La knabino feliĉas      
pro la momento pura;
tamen ŝi malkonfidas
al l’ abismo el plumoj.

Kaj ŝi teksas kaj malteksas      
la silkon de l’ temprivero,  
kiu eterne revenas...

La virino kvindekjara
la vivspegulon transiras,
kaj kun kaos’ dialogas.

Sed ŝi nur sukcesas trinki 
de l’ tago l’ okulon bluan, 
sub  la printempa suno... 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/10/2018 
         MG Brazilo

domingo, 1 de abril de 2018

Kvazaŭ sonĝe



Kvazaŭ sonĝe

*Subite, mia korpo vekiĝis,
kaj ridetis al mi.
La sano renaskiĝis:
antaŭpaska miraklo
el korfavoro dia.  
Esperanta laboro:
resaniga likvoro.  



* La unuajn du versojn verkis Paŭlo Sérgio Viana.

Maria Nazaré Laroca
- BEL-konferencoj 2018-
Juiz de Fora – MG Brazilo

quinta-feira, 31 de agosto de 2017

Poemeto por Marjorie Boulton


“Ŝajnas ke, dum mi serĉas mian propran plej realan memon, mi duonkonscie serĉas ion, kio estos valida por    ĉiuj homoj.”  (Marjorie Boulton)


Marjorie Boulton: poetin’ multobla,
nia plej brila stelo el poezio, 
virino homama, nin adiaŭas,
kaj l’ esperanta mond’ sopiras orfa.

Tamen Parnaso glore al ŝi festas;
gaje dancantaj muzoj ŝin akceptas,
kaj al ŝi regalas per donac’ unika:
bunta bukedo da poemoj ŝiaj,
kiuj iĝis vivantaj floroj lumaj.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 31/08/2017.

sábado, 7 de janeiro de 2017

Somere



Surstrandas
duonnudaj korpoj,
kiel ludantaj infanoj.

Jen glor' al vivo
de provizoraj 
anonimuloj!

Poezio cheestas,
kaj plagho shajnigas
homaranan egalecon.


Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio, 04/01/2017.