Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 10 de janeiro de 2013

Vivĝojo


Hodiaŭ sun’ ferias:

Plejeble ĝi dormetas

Sur nuba lito griza.

 

Milde flugas veter’,

Ĝojon ĝuas banistoj:

Vivlernantoj ĉe mar’...

 

Ja farnientas multaj

Krom mevoj kaj vendistoj

Kaj senĉesa ondar’ ...

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 10/01/2013

 

 

 

 

 

 

quarta-feira, 9 de janeiro de 2013

Vivtransiro


Deliras l’ animo,

Doloras la haŭto.

Anim’ tra haut’ aromas,

Silente traparolas

Kaj foje ĝi korŝiras.

 

Pro animsufero

Malsaniĝas haŭto:

Jen verŝajna masko

Aŭ animaresto.

 

Spite al vent’ petola

Aŭ mara kis’ volupta,

Animo plorsingultas

Kaj haŭto brule floras.




Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 09/01/2013.









 

segunda-feira, 7 de janeiro de 2013

Figarbo


En ludĝarden’ porinfana

Staras  arbego impona,

Kies hararo tegmentas

Kaj naskas benatan ombron.

 

Ĉu ĝia nomo?  Figujo

Kaj fruktojn donacas ombre...

Ĝi ne forgesis la instruojn

Tiamajn el Krist’ Jesuo.
 


Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 07/01/2013

 

domingo, 6 de janeiro de 2013

Penseroj


Kvazaŭ fola mevo,

Mia pens’ turniĝas

Kaj fulme plonĝas

En lumglaŭkajn ŝaumojn.


Ĝi fluas zigzage,

Nevideblajn fiŝojn

Tuj alparolante.


Subite ĉielen

Ĝi ĵetiĝas trafe

Por senpere kapti

Stelpoezion 

Kaj misteron ties. 


Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio,  06/01/2013

sábado, 5 de janeiro de 2013

Marborde


Dolĉa farniento

Banas somerulojn.

Dancas friskaj ventoj:

Laboras naturo.

 

Egaligas plaĝo

Ĉiujn ajn samece;

Profesi’ ne gravas.

 

Dume sur ondaro

Temp’ ripozi emas...

Sun’ ridetas jene.

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 05/01/2013

 

quinta-feira, 3 de janeiro de 2013

Malfermo



Ne plu rigardi nur eksteren:

En ordo estas ĉio, mi

Kun eta korpo repaciĝis

Ĉar malfortiko, maljunec’

Viglajn revojn ankoraŭ ludas.

 

Nun al homar’ min trafis am’,

Kiel infan’ vivon mi ĝuas.

Homan kondiĉon al Di’ mi dankas...

Domaĝe! La dank’ tro malfruis.

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 03/01/2013

terça-feira, 1 de janeiro de 2013

Bukedo


Verdas Januar’

Alpaŝ’ unua.

Februar’ brunas,

Ebriiĝas, brulas.

 

Jen Mart’ arĝentas,

Sagpafas trafe.

Flavas Aprilo

Per folioj mildaj...

Majo bluas glate:

Naskiĝmonat’ mia.

 

Lazuras Junio

Kaj Julio blankas

Dum nigras Aŭgusto.

 

Septembr’ rozkoloras,

Oktobro ruĝas

Kaj Novembr’ violas...

Decembr’ orumas:

Ĝojo ĉielarkas.


 
Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio RJ - Brazilo  01/01/2013