En l' Esperanto-vortaro
Fasko da vokaloj lumas:
Belsonaj steloj
memstaraj
Kiuj silabojn vortumas.
Malgraŭ senco-teorioj
Laŭ ajna beletra libro,
Vokaloj klaras aŭ ne
Depende kaj de l’ radiko
Kaj de l’ poeto-intenco.
Pri asonanco mi legas:
Vokaloj montriĝas grupe;
Jen la klaraj I kaj E
La malklaraj O kaj U
Kaj meza vokalo A.
Esplorante vokalsencon,
Hazarde vortojn mi
prenas:
El ili verŝos poemojn.
Nu, kara leganto mia,
Estos via la decido:
Ĉu la U en suno klaras?
Kaj malklaras O en floro?
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 13/04/2013