Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

segunda-feira, 15 de abril de 2013

Encontro _ Renkontiĝo



 Encontro

Na primavera do sonho,
Marquei encontro comigo:
Percorri caminho longo
De incertezas revestido.

Gerando estrelas de sangue,
Delira o verão na alma,
De trabalho forja insana,
E refinado prazer.

No horizonte o tempo acena
Doces luzes do outono...
Diviso um banco, um jardim:
E eu lá à espera de mim.



Renkontiĝo

Rendevui mi intencis
Kun mi, la  revan printempon:
Longan vojon mi laŭiris 
Per necertecoj kovritan.

Naskante stelojn el sang’,
Deliras  somer’  anime,
Laboron folan forĝante
Kaj plezuron rafinitan.

Horizonte tempo signas
Dolĉajn  lumojn  el  aŭtuno...
Ĝardene  benkon  mi vidas
Kaj  tie mi atendis min.

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Juiz de Fora, 15/04/2013.

domingo, 14 de abril de 2013

AMAR _ AMI



Amar

O que te ofereço
É somente a falta
Do que busco em mim:
Não encontrei ainda.

Busco em ti meu mim,
Mas receio o encontro
Com o amor, anjo ou fera,
Que enleva e dilacera,
Embora nunca pronto.


Ami

Jen por vi mia propono:
Tia  nura  manko mia
Serĉata ankaŭ de mi
Sed ankoraŭ ne trovata.

Mi esploras min en vi
Sed la renkonton mi timas
Kun amo, anĝel’ aŭ best’,
Kiu ravas kaj disŝiras
Kvankam neniam ĝi pretas.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 14/04/2013.

sexta-feira, 12 de abril de 2013

Vokaloj





En l' Esperanto-vortaro
Fasko da vokaloj lumas:
Belsonaj steloj memstaraj 
Kiuj silabojn vortumas.

Malgraŭ senco-teorioj
Laŭ ajna beletra libro,

Vokaloj klaras aŭ ne

Depende kaj de l’ radiko

Kaj de l’ poeto-intenco.


Pri asonanco mi legas:
Vokaloj montriĝas grupe;
Jen la klaraj I kaj E
La malklaraj O kaj U
Kaj meza vokalo A.

Esplorante vokalsencon,
Hazarde vortojn mi prenas:
El ili verŝos poemojn.

Nu, kara leganto mia,
Estos via la decido:
Ĉu la U en suno klaras?
Kaj malklaras O en floro?

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 13/04/2013



quinta-feira, 11 de abril de 2013

Kvazaŭdiro




Demiurg’, Poeto
La ŝnuron de revoj
Streĉas kaj ĵonglas
Per la leksikona
Sorĉa vortmondo.

Pajaco, orakolo,
Deliron li orbitas:
Jen nudiĝas vortoj
Kiuj stelfandiĝas
Kaj muzike elfluas
Kunĝuas kaj plezuras.

Rimoj kverelas
Aŭ ĉu ili kveras?
Poet’ apoteozas,
Entute metaforas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 11/04/2013.

segunda-feira, 8 de abril de 2013

Vortludo



La liro de l’ muzo
Poeziajn vortojn
Lirike ludas
Kaj dolĉe lirlas
Ili likvore.

Vortoj lirikaj
Sopire revas
Pri lilaj lilioj...

Tute  volonte
Kaŝitaj versoj
Poetojn dorlotas:
Poemoj estontas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 08/04/2013.




sábado, 6 de abril de 2013

Filozofia ŝtono


Estas vera Paco
Ŝtono de saĝuloj
Kiun Amo prilaboras 

Svingante glavon
El fajro forĝitan:
Jen bona batalo
Kvankam  ja peniga.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 06/04/2013.

 

quarta-feira, 3 de abril de 2013

Al Hermes Trismegisto

                     


Mi ekestis
En la senfina
Menso de Dio.

Mia esto
Enestas
En la nesto
De l' universo,
Kiu pulsas
En la nekonebla
Penso de l’ Tuto.

Mi mense
Vivas kaj aliiĝas
Perfekteble.
Transcendas
Mi proe, pere.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2013