Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 29 de abril de 2016

Em cena _ Sursceneje


Em cena

O homem de argila 
só transpira  orgulho 
em seu frívolo ofício
de existir.

Move-o secreta   
sede de aplauso
e lauréis:
efêmera felicidade,
indomada angústia.



Sursceneje

La homo el argilo
nur orgojlon elŝvitas
en sia frivola
ekzistmetio.

Movas lin sekreta
soifo je aplaŭdoj
kaj laŭroj:
efemera feliĉo,
senbrida angoro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/04/2016
.



quarta-feira, 20 de abril de 2016

Abril _ Aprilo




Abril

Nesta manhã de abril,
o sol navega absoluto
no  safirino azul
que desnuda o céu
de pássaros e olhares
sem pressa.

Peregrino,
o outono veraneia
com delicadeza.

  
Aprilo

En tiu aprila mateno
la suno pompe velas
sur la safira bluo,
kiu nudigas la ĉielon
de birdoj kaj 
senhastaj rigardoj.

Pilgrimanto,
l’ aŭtuno someras
kun mildeco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/04/2016.


sábado, 9 de abril de 2016

Al kio utilas la poleksoj?


Al kio utilas la polekso? Krom fejsbuka ŝatsigno, ĝi tre utilas kiel tenilo, cetere ludas ĝi gitaron kaj plaĉas al infanoj kiuj ankoraŭ ĝuas suĉi la dikfingron. Tamen ne nur tio...

Ĉu vi fingrumas? Kompreneble! Lastatempe ĉiuj ni tre dikfingrumas!

Nuntempaj poleksoj estas pli inteligentaj ol la etulo el La malgranda Fingreto, la famkonata fabela rakonto el Charles Perrault.

Laŭ svisaj esploristoj, tajpi per poleksoj sur la ekraneto de kompufonoj pliigas cerban aktivecon. Nia cerbo konstante adaptiĝadas al la uzado de novaj teknologioj.

Dikfingroj ankaŭ povas revolucii tajpadon per kompufonoj; oni jam elpensis novan klavarformaton “KALQ”, kiu estus pli efika ol la “QWERTY” – klavaro ĉar ĝi ebligus uzontoj tajpi multe pli rapide.

Dum poleksoj vigle laboregas kompufone, iom enuas la “fratetoj”, nome montrofingro, mezfingro, ringofingro kaj etfingro...Ĝis kiam?



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 9/04/2016.

segunda-feira, 28 de março de 2016

Idílio

I
Idílio

Eu te amo
porque não existes
e, assim, posso construir 
tua perfeita humanidade.

Tudo o que não sou
e não tenho eu te dou,
e tu nem precisas...

Eu te amo, sim,
porque só existes
nas entrelinhas
deste poema.


Idilio

Mi vin amas
ĉar vi ne ekzistas
kaj  konstrui mi povas
vian perfektan homecon.

Ĉion, kio mi ne estas
kaj  kion mi ne havas
mi al vi donas,
sed vi  nenion bezonas...

Jes, mi vin amas,
ĉar vi nur ekzistas
en la interlinioj
de ĉi tiu poemo.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 28/03/2016.



terça-feira, 22 de março de 2016

Casamento _ Edziniĝo



Casamento

Dezenove de março:
casei minha filha
em compasso de sonho.

E o verão se esvai
nessa madrugada
delicada de outono.

Então bebo as últimas
rutilâncias da lua 
e vou para a casa
dançar um minueto
com a saudade.


Edziniĝo

La 19-an de Marto 
mi edzinigis la filinon
laŭ takto de sonĝo.

Kaj svenas somero
en ĉi tiu nokto
delikata de aŭtuno.

Tiam mi trinkas
la lastajn brilegojn 
de  la luno
irante hejmen
por danci menueton
kun saŭdado.

Juiz de Fora, 22/03/2016.
Maria Nazaré Laroca





segunda-feira, 14 de março de 2016

Compaixão _ Kompato


Compaixão

Em Deus vivemos, 
nos movemos e existimos,
canta o Apóstolo dos Gentios.
  
Necessitamos um do outro
para sermos nós mesmos, 
conclui Santo Agostinho.

Mas precisamos de nós mesmos,
para que, na verdade,
um do outro possamos ser.


Kompato

En Dio ni vivas, 
moviĝas kaj ekzistas,
kantas l' Apostolo de l' Paganoj.

Ni bezonas unu la alian, 
por esti ni mem, 
konkludas Sankta Aŭgusteno.

Sed ni bezonas nin mem
por ke unu de la alia
vere povu esti ni.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 14/03/2016.

terça-feira, 1 de março de 2016

Ajuste _ Alĝustigo




Ajuste

O que eu penso 
é o que sinto;

O que eu sinto
é o que sou.


Alĝustigo

Tio, kion mi pensas
estas kion mi sentas;

Tio, kion mi sentas
estas  kio mi estas.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 01/03/2016.