Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 17 de julho de 2016

Fantazio


                                                Al Bertilo Wennergren                                  
Lastan klason en NASK.
Tra la verda aero,
dancas lumaj vorteroj,
kiel feinoj pacaj.

La magia ĉapelo
sur la tablo dormetas...
Sed tute ne atendite
Bertilo diras gracie:
"Mi ŝvebas super la ter'!"

Kaj flokoj el feliĉo
milde falas sur nin,
kiel sopira vual’...
Jenas mondo reala!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/07/2016.


domingo, 19 de junho de 2016

Ignoto motivo _ Nekonata motivo


                            “A mente é o espelho da vida em toda parte.” (Emmanuel/ F.C.Xavier)
                           “Ĉie la menso montriĝas kiel la spegulo de la vivo.” (Emmanuel/ F.C.Xavier)

Ignoto  motivo                                                   

Todos nós somos
versos  imperfeitos
do infinito poema
perfeito do Criador.

A mente é espelho
que reflete o mundo:
só Deus cria, portanto,
e o homem copia,
mesmo quando sonha.

E uma sinfonia
de vozes rebeldes
me persegue e instiga
quando busco a luz.

E eis que escuto
o farfalhar da ideia
nesse voo epistêmico:

Eu só existo
porque Deus É.
Mas por que, então, Senhor,
Tu me criaste um dia,
na poeira dos milênios?


Nekonata motivo

Ĉiuj ni estas
neperfektaj versoj
de l’ senfina poemo
perfekta de l’ Kreinto.

Estas la menso  spegulo
reflektanta la mondon:
nur Dio kreas, do,
kaj homo faras kopiojn,
eĉ kiam li sonĝas.

Kaj simfonio
de ribelaj voĉoj
min persekutas
kaj instigas tiam,
kiam mi serĉas la lumon.

Kaj jen mi aŭskultas
la bruegon de l’ ideo
en tiu flugo epistemologia:

Mi nur ekzistas
ĉar Dio estas...
Sed kial do, Sinjoro,
Vi min kreis  unu tagon,
en la polvo de  jarmiloj?

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 18/06/2016.


segunda-feira, 13 de junho de 2016

Gratidão _ Dankemo



Gratidão

Gosto de caminhar na praça,
para colher poemas ocultos
entre cores e arbustos.

E eis que o voo grácil
de  borboleta menina
tange as cordas do mundo
e assina uma canção azul
que perfuma este outono
a esfumar-se em doce inverno.


Dankemo

Mi ŝatas marŝi sur placo,
por rikolti poemojn kaŝitajn
inter koloroj kaj arbetoj.

Kaj jen la  delikata flugo
de knabina papilio
la kordojn  de l’ mondo plukas
kaj bluan kanzonon komponas,  
parfumante ĉi tiun aŭtunon,   
kiu fariĝas dolĉa vintro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 13/06/2016.

domingo, 12 de junho de 2016

Crônica junina _ Junia kroniko




Crônica junina

Traço versos tão singelos
quanto a cena interiorana:
no dia 13 de junho, 
a imagem de Santo Antônio,
da cidade o padroeiro,
vem para fora da igreja
ao encontro dos fiéis,

que lhe vêm beijar os pés
ou entregar-lhe recados,
súplicas de matrimônio,
votos de agradecimento
pelas graças alcançadas.

E o bom santo anfitrião
sorri apesar do frio,
aquecido pelo afeto,
na festa dos corações.


Junia kroniko

Mi versas tiel naive,
kiel la sceno provinca:
en la 13-a junie,
la statu' de Sankta Anton'
de la urbo la patron'
elvenas el la preĝejo
por akcepti fidelulojn,

kiuj  kisas la piedojn
aŭ donas al ĝi mesaĝojn,
petegojn por geedzeco,
ankaŭ dankajn bondezirojn
pro  la gracoj ricevitaj.

Kaj la bona gastiganto 
ridetas malgraŭ la frosto,
varmigita de la amo
en la festo de la koroj.

Maria Nazaré Laroca 
Juiz de Fora, 12/06/2016.



sexta-feira, 27 de maio de 2016

Olhar _ Rigardo


Olhar

Imperturbável,                    
um cavalo branco
pasta no canto
da praça,
e desorganiza       
a manhã fria
desse  maio
que se finda
em poesia.

Rigardo

Indiferenta
ĉevalo blanka
paŝtiĝas
ĉe  angulo de l’ placo   
kaj malorganizas
la  matenon fridan
de ĉi tiu majo
kiu finiĝas poezie.   

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 26/05/2016.

domingo, 8 de maio de 2016

Em maio _ En majo

Em maio

Começo a despetalar
os dias deste maio
que anuncia veloz
o tênue aniversário.

E violinos e flautas
vêm derramar alegria
na aspereza da alma.

Então desperta a algaravia
de vozes muito antigas
que, em silêncio, dialogam
com a memória do futuro
e perfuram as horas
deste eterno presente.


En majo

Mi ekelpetaligas
la tagojn de ĉi tiu majo,
kiu rapide anoncas
la subtilan naskiĝtagon.

Do violonoj kaj flutoj
ekverŝas ĝojon
en la krudecon de l’ koro.

Tiam vekiĝas konfuzego
el tre antikaj voĉoj,
kiuj silente dialogas
kun la memor’ de l’ estonto
kaj traboras la horojn
de ĉi eterna estanto.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 08/05/2016.


sexta-feira, 29 de abril de 2016

Em cena _ Sursceneje


Em cena

O homem de argila 
só transpira  orgulho 
em seu frívolo ofício
de existir.

Move-o secreta   
sede de aplauso
e lauréis:
efêmera felicidade,
indomada angústia.



Sursceneje

La homo el argilo
nur orgojlon elŝvitas
en sia frivola
ekzistmetio.

Movas lin sekreta
soifo je aplaŭdoj
kaj laŭroj:
efemera feliĉo,
senbrida angoro.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/04/2016
.