Transeunte
Invisível na multidão,
o olhar vagabundo do
poeta
tropeça nos sonhos e
segredos
dos rostos que por ele passam.
No meio da turba, não se
turba;
recortando angústias e quimeras
para nutrir-lhe os
versos imperfeitos.
Mas, cúmplice de Deus,
prossegue o poeta na
certeza
de que cada um que passa
é um mundo que orbita
a Sua luz, e não sabe.
Piediranto
Nevidebla en homamaso,
la vagabonda rigard’ de l’
poeto
stumblas ĉe revoj kaj
sekretoj
de preterpasantaj vizaĝoj.
Meze de l’amaso, li ne
tristas;
angorojn tranĉante kaj
ĥimerojn
por nutri siajn versojn neperfektajn.
Sed komplico de Dio,
persistas la poeto tutcerta,
ke ĉiu preterpasanto
estas mondo, kiu Lian lumon
orbitas, kaj ne scias.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 24/08/2016.