Poeme liaj belaj prozoj sonas!
Anĝelo klera kaj ĉiam helpema,
Unuanima voĉ' al li gratulas.
Literaturon, arton kaj
sciencon
Ofertas liaj verkoj
ĉiusemajne.
Sindediĉas Paŭlo al kara
lingvo
Esperanto, sia kora
pasio,
Revigligante la verdan
movadon.
Grandanima samideano nia,
Idealisto, senlace
laborema,
Okupiĝas pri la sankta
afero.
Vivu ĉiam la 8-a de
Septembro!
Internaciul’
naskiĝdatrevenas!
Afabla majstro, poeto
sentema,
Nobla homo: jen vera
ĝentlemano!
Amiko homama, Dio vin
benu!
Plej admire, danke kaj amike,
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 08/09/2017.