sábado, 12 de janeiro de 2013

Ĝis baldaŭ!


Eĉ sub pluveto frida

La plaĝo renaskiĝas

Iom post iom.

 

Distaj montoj, ŝipoj

Dormas horizonte...

Subite sunokul’

Malfermas kurtenon

Nur por ekrigardo.

 

Mevoj akrobatas,

Fiŝkaptante gracie

Dum el likva trezor’

La poet’ vortkaptas...

 

Liberon kaj esperon

Li tre zorge ekprenas

Kaj ĝisrevidas kore.

 

Maria Nazaré de C. Laroca

Kabo Frio, 12/01/2013

 

 

 

3 comentários:

  1. Per tiuj kortuŝaj vortfiŝoj kaptitaj per la stango de via inspiro, la adiaŭito (la maro) onde plonĝos en salajn larmojn. Hihihihihi!

    ResponderExcluir
  2. Viaj versoj re kaj reen simile al la naraj ondoj mem.

    ResponderExcluir