Dolĉa farniento
Banas somerulojn.
Dancas friskaj ventoj:
Laboras naturo.
Egaligas plaĝo
Ĉiujn ajn samece;
Profesi’ ne gravas.
Dume sur ondaro
Temp’ ripozi emas...
Sun’ ridetas jene.
Maria Nazaré de C. Laroca
Kabo Frio, 05/01/2013
Tre belsona! Gratulon!
ResponderExcluirĈiuj versoj kaj strofoj estas majstre aranĝitaj. Speciele la unua strofo elorbitigis miajn okulojn, pro ĝia belsoneco. Gratulon!
ResponderExcluirMi sentis min marborde!!!!
ResponderExcluirSxajnas ia greka legendo kiam ni vidas la diojn kaj diinojn de la naturo ludantaj...
ResponderExcluirKisojn, poetino.
La pasiaj koroj dankas vin.