terça-feira, 19 de fevereiro de 2013

Plorsaliko

Arbo melankolia,
Ĉarma kaj mistika:
Defalemaj branĉoj
Svingiĝas gracie
Ĝis l’ akvospegul’.

Foliar’ belplektita,
De magia natur’,
Ploranta kaphararo,  
Adorade kurbiĝas  
Por la gloro Dia.               
  

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 19/02/2013

4 comentários: