segunda-feira, 8 de abril de 2013

Vortludo



La liro de l’ muzo
Poeziajn vortojn
Lirike ludas
Kaj dolĉe lirlas
Ili likvore.

Vortoj lirikaj
Sopire revas
Pri lilaj lilioj...

Tute  volonte
Kaŝitaj versoj
Poetojn dorlotas:
Poemoj estontas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 08/04/2013.




5 comentários:

  1. Tre interesa kaj delikata vortludo, karino!
    Sxajnas ke la e-dioj semis kaj semis vortojn en via koro kaj nun jen la tempo de rikolto...
    Gratulon.

    ResponderExcluir
  2. Nia Muzo flustras siajn poemojn, kiuj enkape lirlas, por nia plena ĝuo. Gratulon!

    ResponderExcluir
  3. La versoj murmuras kiel milda torento de rivereto.
    Preskau muzike!

    ResponderExcluir