Panjo estis bela,
Eĉ pli bela ol multaj
Holivudaj steloj.
Nun ŝi ne videblas
Sed l’ okuloj verdaj
Brilas alidimensie,
Kie ŝi plu vivas.
Al ŝi kore mi dankas
La sindonan akcepton
Kaj
la lumgvidon nepran
Al mia ekest’ en mond’.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Juiz de Fora,
24/05/2013.
Sentoplena omagho de poeto al panjo.
ResponderExcluirSxia beleco farigxas multe pli intensa per viaj korsentaj versoj, poetino...
ResponderExcluirDaŭras la poemo laŭ sia misio bele esprimi neesprimeblaĵojn... Panjo misteras...
ResponderExcluirBela omaĝo al via patrino, per ama priskribo pri ŝia beleco kaj konduto por rezultigi poetinon, kiu naskas belajn kaj bonkondutigajn poemojn por ni ĉiuj. Multan gratulon al vi en tiu ĉi patrina monato!
ResponderExcluirGratulon pro via kortuŝanta poemo!
ResponderExcluirKoran dankon, Mikelo! :)
ResponderExcluirĈu vi havas profilon en Fejsbuko aŭ Ipernitio?