quinta-feira, 9 de maio de 2013

Sonato






La okuloj agresitaj

De tiom da blank'

De l' hospital' frida:

Olda paĉjo malsanas.




Vesperiĝas nun.

Mi lace hejmeniras

Kaj  atendas enue

Krepuskon grizan.



Subite mi ekvidas

Senstelan ĉielon

El turkiso juvelon

Kaj l' anim' helbluas:

Sonoriloj anĝelusas.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 09/05/2013

4 comentários:

  1. Chiam eblas permesi, ke Poezio helpu transformi blankon en bluon, malvarmon en anghelusajn sonorilojn, suferon en spiritan lernadon. Poezio estas transcendo. Bele!

    ResponderExcluir
  2. Tre bele, amikino! Vi interapudigis du impresojn pri la tempo, pri la vivo: enuo ĉe blanko kaj juvelvido animhelbluiga! Jen la alternoj de la vivo.

    ResponderExcluir
  3. Sonoriloj, koloroj, cxielo, Tero kaj poezio... jen vera nektaro kiun vi oferas al ni en versaj kalikoj...
    La animo dankas.

    ResponderExcluir
  4. Signifaj kolornuancoj: tempo, transiro, poezio, muta mutacio. Bele!

    ResponderExcluir