quinta-feira, 5 de setembro de 2013

Elefantoj






Gapas la tuta homaro

Al la funebra adiaŭo:

Ĉar amas’ da elefantoj

Omaĝis al Lawrence Anthony.

La koroj de l’ elefantar’

Unutonis dum vojirad’.



Post dutaga troto lanta,

La bestoj pelataj de am’

Kondolencis pro la morto

De la plej fidela amik’...

Kiel ili eksciis pri tio?



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 05/09/2013.



5 comentários:

  1. Mi kredas, ke ili havas superan bestan inteligenton, krom tio, ke certe ili ricevis spiritan gvidon, por omaĝi la bonfaran forpasintan amikon. Eble nevideblaj estuloj el la rezervejo mem gvidis ilin aŭ simple informis ilin pri la funebra okazaĵo. Estas supoze.
    Vi trafe poeme krajonis plian omaĝon al tiu vera heroo el Afriko.

    ResponderExcluir
  2. Ĉiam mirindas poezidialogoj tiaj. La arto dialogigi temojn, homojn, korojn, sentojn. Chu poezio necesas? Respondu via koro, kara!

    ResponderExcluir
  3. Saluton, Nazaré! Vi estas unu el la bonaj poetoj en E.Movado Gratulojn al vi pro via sentema persono

    ResponderExcluir
  4. Certe la bestoj havas ian gvidilon ankoraü ne bone komprenata de la homoj, karino
    Antaü multaj jaroj mi suferis gravan akcidenton kaj restis solan kaj sxvenitan sur la sxoseo kaj la cxevalo kiun mi rajdis, sekvis solan kaj eniris en la bienon de mia avino signante per la hufoj al mia onklo kiu raidigis gxin kaj la besto, inteligente, kondukis lin gxis la loko kie estis mia korpo.
    Do ni povas ecx ne scii pri la Kreinto tamen Li scias bone pri cxiuj estuloj kreitaj de Li.

    ResponderExcluir