terça-feira, 9 de setembro de 2014

Pequena árvore _ Malgranda arbo




Pequena árvore

Era uma árvore pequena, quase um arbusto, mas tinha a vantagem de voar quando pensava em asas. Os pássaros confidenciavam-lhe os segredos trazidos pelo vento. Entregava-se aos raios de sol com doçura, e os ramos logo teciam uma sombra para proteger as crianças e os cães que brincavam na praça.

Também bebia luares em taças que a noite servia em festas de solidão povoada de estrelas silenciosas.

Um dia descobriu a fragilidade de seu tronco; a casca estava ficando cada vez mais fina, e sentiu medo.  Então fechou os olhos; e a pequena águia alçou voo. 

Malgranda arbo

Ĝi estis malgranda arbo, kvazaŭa arbusto, sed ĝi kapablis  flugi tiam,  kiam  ĝi pensis pri flugiloj. Birdoj konfidis al ĝi la sekretojn alportitajn  de  vento.  

La arbeto  ĝuis  la sunradiojn kun dolĉeco, kaj la branĉoj tuj teksis ombron por protekti infanojn kaj hundojn ludantajn sur la placo.
Ĝi ankaŭ trinkis lunlumojn en kalikoj, kiujn la nokto servis dum solecaj festoj  plenaj de silentaj steloj.

Unu tagon ĝi malkovris la malfortikecon de sia trunko;  la ŝelo maldensiĝis pli kaj pli  kaj ĝi sentis timon.  Do ĝi  fermis la okulojn; kaj la eta aglo ekflugis.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 08/09/2014.

8 comentários:

  1. Prozpoemo estas unu el miaj preferataj formoj de poezio. Chi tiu estas bela emzemplero. La poezia imago arbo/aglo efikas perfekte! Gratulon!

    ResponderExcluir
  2. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  3. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  4. Dankon pro via rimarko, kara Poeto, Ŭel! Mi jam korektis la mistajpaĵon! :)

    ResponderExcluir
  5. Gratulon Nazaré,

    Doni al la arbeto homajn sentojn ebligas al la leganto pli intime kunsperti ĝian historion cetere riĉan kaj samtempe diskutvekan.

    ResponderExcluir
  6. Bedauxrinde gxi restis malfortan, ne plu abrigis nenion kaj neniun helpis gxin.
    La naturon krias, ni ne auxdas....

    ResponderExcluir
  7. "Ĝi ankaŭ trinkis lunlumojn en kalikoj, kiujn la nokto servis dum solecaj festoj plenaj de silentaj steloj. " tiu frazo kaptis mian amimon kaj malfermis la rigardon de mia animo por kare vidi vian magian arbon.
    Arboj estas tre admirataj de mi ĉar ili sukcesas instrui al ni tute silente kaj silento estas leciono forgesita de la homoj.
    Gratulon!

    ResponderExcluir