La svarma urbeg’ furoras:
Jarfinaj festoj eksplodas
Kaj tempon englutas brile.
Tiam amas’ da homoj blinde
Preterpasas donacon dian:
Tiujn etajn anĝelojn, kiuj fariĝis
Rozkolora ĝardeno el lilioj,
Por ĉiutage nin regali
Per neatendita salut’ gracia.
Maria Nazaré de C. Laroca
San-Paŭlo, 18/12/2012.
Kia delikateco...
ResponderExcluirFloroj inspiras la poeton
Versoj zorgas pri la floroj.
Kisojn, mi.
Bela poezio kaj belaj floroj
ResponderExcluirsimilas, sed poezio restas por ĉiam.
amike
LILIECE
ResponderExcluirBeleco poezifarita
Oportunas malblindigi,
Senvualigi hastemulojn.
Poezio nur proponas,
neniel imponas.
Tia eco stimulas
al kiuj?
Gratulojn, Poeto kara!
ResponderExcluirBelege!