Al Paul McCartney
http://letras.mus.br/the-beatles/213/
En mil naŭcent sesdek sep
Ĉarma kanzon’ furoris:
“When I’m sixty four”…
Kaj timiĝis mia esto
Pro tia temp’ tro for ...
Nu, jen mi sesdekkvara!
Pli juna ol antaŭe:
En kruĉ’ da Poezio
Verda Eliksir’ kulpas
Pri l’ ĝoj’ kaj l’ amikar’.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 27/01/2013
Tre belaj kaj eliksiraj versoj, poetino! Per la arto, viakaze la poezio, aŭ per ia ajn kristece utila laboro farata senĉese, ni fariĝas viglaj laborantoj dum tempo multe pli longa ol tiu de la neagemuloj. Ju pli malnovaĝa, des pli kore junaĝa, per la plastio de la amo. Gratulegon!
ResponderExcluirBela omagho... al si mem! Sagha felicho ...
ResponderExcluirEk! Nun mi estas kontenta!
ResponderExcluirMaljuneco tiamaniere neniam timigos niajn nepojn.
Kisojn.
Mi tre ŝatas vian poemon.
ResponderExcluirSame mi sentas min ĉiam pli juna, tamen jam 66!!!
Bravo!!!
Laŭ peto de amiko kaj Poeto Paulo Nascentes, mi transskribas lian fajnankomenton:
ResponderExcluir"Nazaré,
la suban komentarion mi ne sukcesis publiki sur via blogo. Bv. tion fari mem, se vi volos. Jen:
Ĉu Poezio estas sekreta ilo de alkemiistoj serĉe al Eliksiro de Longdaŭra Vivo kaj Filozofa Ŝtono? Ĉu mistere per verdaj vojoj subtile nuanciĝas la poemoj de Nazaré? Relegu ni ilin kaj mem respondu tion. Dankemo alvenos nian koron.
Amike,
Paulo Nascentes"
Mi kara
ResponderExcluirViaj poemoj pli kaj pli elfluigas arte, emocie, inspire...
Dankon!!!