Pripenso
Ridindas vanteco:
Ĝi bruas fiere
Kaj arestas revojn
Ideale purajn.
Altiras ĝi simplulojn,
Primokas naivulojn
Kiuj modeste agas...
Pluraj plu priploras
Gloron tiel malplenan,
Mortintan ĵusnaskitan.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora – Rio de Janeiro
16/01/2013
Hura! La kolegino poetino estas lerte uzanta siajn lastajn poemojn kiel socifilozofiajn pripensigilojn! Bonege! Estas via socia inspira flanko, kiu reprenas la plumon por esprimiĝi. Gratulon!
ResponderExcluirPripenso multfoje leginda kaj pripensinda. Bele!
ResponderExcluirPoetino, poetino... cxu vi forgesis ke sorcxaj okuloj legas viajn versojn?
ResponderExcluirNe timu, estas nur sxerco...
Estu felicxa la malricxuloj de spirito!!!
ResponderExcluir