sábado, 30 de março de 2013

Sezonoj


Spegule
Ĉielarkas
Rosgutoj

Kaj dancas
Sur ruĝaj
Rozujoj.

Sunbluas:
Printempo
Vekiĝas
Ĝardene.

Ie aŭtunas:
Ŝvebas dume
Tristaj folioj
Plorsingulte.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

4 comentários:

  1. La estezo de tiuj bele aranĝitaj versoj antaŭpaskigas mian esperantan ĝojon. Ĝi estas sabatnokta regalaĵo al tiu ĉi via vortservutulo. Koran dankon, nobla poetino!

    ResponderExcluir
  2. Mi konsentas: densaj, shparvortaj versoj, plenaj je sonoro kaj senco. Bele!

    ResponderExcluir
  3. Foje tiuj tristaj folioj estas ni mem, poete solecaj tra la vojetoj de la mondo...

    ResponderExcluir
  4. Ĝuste tian poezion mi atendas, gratulon!

    ResponderExcluir