Mi ekestis
En la senfina
Menso de Dio.
Mia esto
Enestas
En la nesto
De l' universo,
Kiu pulsas
En la nekonebla
Penso de l’ Tuto.
Mi mense
Vivas kaj aliiĝas
Perfekteble.
Transcendas
Mi proe, pere.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2013
Jen bela, profunda poemo tamen trudas al la legantoj la kabalan sxlosilon...
ResponderExcluirKia poetino...
Kisojn.
Vere ĉi-foje vi trimergiĝis tre profunden en la trismegistan filozofion, ĉu ne, poetino? ☺ Tridie grandan hermesan gratulon!
ResponderExcluirAbsolute hermetika, profunda pluso... Universa eksplodo en ena subtilo. Gratulon, karulino
ResponderExcluirTalenta sinsekvo de mallongaj versoj, plenaj je subtilaj sugestoj. Bele!
ResponderExcluirBenas viajn versojn la filozofia etoso de la Trifoje Granda Hermes Trismegisto. Gratulon!
ResponderExcluirTranscenda poemo kaj profunda.
ResponderExcluir