sábado, 6 de abril de 2013

Filozofia ŝtono


Estas vera Paco
Ŝtono de saĝuloj
Kiun Amo prilaboras 

Svingante glavon
El fajro forĝitan:
Jen bona batalo
Kvankam  ja peniga.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 06/04/2013.

 

7 comentários:

  1. Perfekta gramatikaranĝo, amikino! Laste mi estas skribanta pri gramatikaĵoj; tial ĉio gramatike instiga interesas min. La rompo de sinsekvo ĉe "Svingante glavon El fajro forĝitan" estas spektakla, laŭ la klasika stilo! Gratulon, ĵonglistino de la vortoj! ☺☺☺

    ResponderExcluir
  2. Saluton samideanino! Mi estas preterpasante por gratuli vin por via laboro por Esperanto ... Amike: Alonso Alonso Bezerra Lima

    ResponderExcluir
  3. Fratulon, Nazarepoeto! (jen kiel gratulas frato!). Precipe en Eo, la amika interrilato inter beleco kaj ĝusteco de esprimoj ŝajnas al mi nepre pristudinda!

    ResponderExcluir
  4. Krom poeto, filozofo?
    Tiamaniere viaj humilaj amikoj ne havos pli da temoj por babili kun vi... Dio sankta!
    Gratulon, karino.
    Vi estas motivo de orgojlo por ni, viaj sekvantoj, kiuj certe trinkas gutojn de via poeziplena koro.
    Kisojn.

    ResponderExcluir
  5. Pensiga sed bona batalo - jen bela mesagho.

    ResponderExcluir