sexta-feira, 4 de julho de 2014

Avataro




                                                                 Al Rabindranath Tagore
Ho, Poeto,
transcenda voĉo,
kie Vi estas?

Mielo dia,
la melodio
de viaj versoj
amon elverŝas
sur la Teron,

Kaj Poezio
el rava fluto
per lum’ plenigas
mian vivon.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de fora, 04/07/2014.

3 comentários:

  1. Milde bela kiel la omaghato. Ghi sonas vere kiel kanzoneto. Gratulon.

    ResponderExcluir
  2. Mirinda la tuta poemo, sed plej melodia estas tiu belsonega dua strofo. Gratulon!

    ResponderExcluir
  3. Kiel kutime, bele inspirita poemeto.
    Tagore certe feliĉas.
    Gratulon,

    José Passini

    ResponderExcluir