Jarfino someras...
ĉevalrajd’ el ŝaŭmoj
gracie ondumas:
di’amanto mara
sub la gaja suno.
Eble nun vi dormas
sub mantelo frosta
de la nokto neĝa...
La jarfin’ someras...
La mondo rondiras
laŭ voj’ de l’esper’:
paco kaj milito
reve kunfratiĝas.
Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 28/12/2014.
Delikata, milda kanzoneto por paco. La mondo devus obei Poezion!
ResponderExcluirVi kaj Paulo naskis en mia animo gravan ideon:
ResponderExcluirInviti cxiujn esperantistojn de la mondo deziri forte deziri pacon kaj disdoni poeziojn kaj sendi unuj al aliaj belajn versojn.
Cxu vi vidis, poetino mia, kiel Poezio magias?
Gratulon pro via originala kaj romantika poemo.
Mia jarfino vintras dormante sub mantelo nebula...
ResponderExcluirFeliĉan jarfinon kaj Novan Jaron, karulino!