segunda-feira, 8 de dezembro de 2014

Signoj





   Al  L.L. Zamenhof

Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’ vagadas
baraktante tra bruega lum’.

Kvankam l’arbareg’ ne obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj hidaj:

Perfort' regas, ĉifonas moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per televidilo.

Ho Di’! Kien la homaro iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
-  Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.



8 comentários:

  1. Belega kaj kortuŝa poemo, karino.
    Idealo kiel savanta boato sur la tempestaj ondoj de la vivo...
    Gratulon!

    ResponderExcluir
  2. Bela kunligo inter Dante kaj Zamenhof! Vere, la mondo frenezas kaj necesas tiaj majstroj por rekonduki ghin al la vojo.

    ResponderExcluir
  3. Denove vi trafis. Via bela poemo tuŝis mian koron. Gratulon, kara.

    ResponderExcluir
  4. Tiu kortuŝa poemo, tiuj belaj vortoj  igas min pensi ... Kien iras la homaro sen respekti l'aliulon, sen toleremo, sen amo en la koro? 
    Feliĉe ni havas la Esperon....
    Dankon, bela poetino ♥

    ResponderExcluir
  5. Meze la vojon estis ŝtono. Ĝi fariĝu ilo de konstruado de nova ordo monda, vere homarana. Bele!

    ResponderExcluir
  6. Via Esperanto - agado estas ricxaga kaj valora. Mi gratulas Vin! Georgi Litov
    Saluton - Mi gratulas Vin!

    ResponderExcluir
  7. Poemoj povas enhavi multe da kvalitoj!... Tiu nuna estas grava!

    ResponderExcluir