ĉe kongreso de ‘homoj kun homoj’,
la unua verda familio
entuziasme plene ekfloris
pro
l’ rava lingvo internacia.
Lazar’ Ludoviko Zamenhof,
(kvankam mondo sangas pro perforto)
per la blovo de facila vento,
via luma ideal’ traboris
la granitajn barojn de homsento.
Kun ĝoj’, la centan
UK-on ni festu!
Antaŭen sub la paca standardo,
ni iru laŭ la voj’ de l’ espero
kaj tra l’ Tero ni tiel trumpetu:
Esperant’ homigos la homaron!
Maria Nazaré Laroca
Lillo/Francio, 30/07/2015.
Viaj versoj elverŝas emocion plenan, poetino!
ResponderExcluirŜajnas al ni vidi la figuron de Zamenhof inter vi ĉiuj, respektoplene, dankema kaj feliĉa...
Belega poemeto, Nazaré! Gratulegon!
ResponderExcluirLa mondo ja bezonas pacon!
ResponderExcluirMi estas tre emociita!!!!!
ResponderExcluirDankon Nazaré!!!
Jes vere bela poemeto ĝi estas.
ResponderExcluir