terça-feira, 29 de dezembro de 2015

Japaneskoj



Tasko

Reen kaj reen, 
ĉevalaro el ŝaŭmo, 
la ondoj kuras...
Destin’ melankolia:
la disfandiĝ’ sursabla.

Festo

Mev’ akrobatas,
eksaltas gajaj fiŝoj...
Jen la maro pludancas!
La penso kapriolas,
L’animo ekferias.

Flirto

La somerluno
ĉiele mateniĝas
por rendevuo...
Ĉŭ vane? Ĝi atendas
almenaŭ  foran kison.


Maria Nazaré Laroca
Cabo Frio, 29/12/2015.



3 comentários:

  1. Tasko poezia noblas, ĉefe se festo ritma por legantoj, ĉefe se eleganta flirto de rafinita sentemo kaj lingva kvalito. Jen Nazaré Poeto!

    ResponderExcluir
  2. Kia tasko, kia festo kaj kia flirto... uau! Mi amegis viajn japaneskojn!

    ResponderExcluir
  3. Kiu fotis tion, iel mi konas la foton....???

    ResponderExcluir