“Ŝajnas ke, dum mi serĉas mian propran plej realan memon, mi duonkonscie serĉas ion, kio estos valida por ĉiuj homoj.” (Marjorie Boulton)
Marjorie
Boulton: poetin’
multobla,
nia plej brila stelo el
poezio,
virino homama, nin adiaŭas,
kaj l’ esperanta mond’ sopiras
orfa.
Tamen Parnaso glore al ŝi festas;
gaje dancantaj muzoj ŝin akceptas,
kaj al ŝi regalas per donac’ unika:
bunta bukedo da poemoj ŝiaj,
kiuj iĝis vivantaj floroj lumaj.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora,
31/08/2017.
En nia verda mondo ŝi plu vivos, por ĉiam!
ResponderExcluirKaj bele inspirados la novajn, alvenantajn Poetojn, kiuj sekvas ŝiajn paŝojn.
Tristige kaj ĝojege samtempe.
ResponderExcluirOmaĝo samranga al la omaĝinto: same bunta bukedo da poemoj, vivantaj floroj lumaj. Porĉiame en la Verda Parnaso Marjorie buntas.
ResponderExcluirOmaĝo samranga al la omaĝinto: same bunta bukedo da poemoj, vivantaj floroj lumaj. Porĉiame en la Verda Parnaso Marjorie buntas.
ResponderExcluir...feliĉa Marjorie, viaj sennombraj vortoj akompanos vin!
ResponderExcluirJu pli poetoj malaperas de nia mondo, des pli steloj aperas sur la cxielo...
ResponderExcluirGrava inter la gravaj poetoj!
ResponderExcluirGranda esperantistino!
Dio gardu ŝin.
Belega omaĝo, Ná!