terça-feira, 18 de junho de 2019

Poetiko




Ĉu poezio necesas?
Versoj al kio utilas?
Kiel la muzoj ekestas
en nia mondo delira?

Silente poetoj kaptas
la melodion de l’ vortoj
per surpriza luma sparko,
kiu okulojn ektuŝas.

Tiam feliĉo intensa
vizitas poetanimon,
kiu reĝisoras sentojn,
kaj jen poemo naskita!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 18/06/2019.




2 comentários:

  1. Brile poezio pripensas sin. Metapoemo - moderna tendenco en Literaturo.

    ResponderExcluir
  2. Se ĉiuj en la mondo havus la sentemon de poetoj, la vivo estus pli pli dolĉa kaj bela!

    ResponderExcluir