segunda-feira, 9 de janeiro de 2023

Pluen

 


                                                  UK Lisbono 2018

Pluen

Esperanto, amletero

liverita al la homaro

de l’ amema kuriero

el la kor’ de ĉies Frato!

Sed min trafis la donaco

nur en la jar’ du mil tri,

kiam voĉo en la kapo

aŭdiĝis tute surprize.

Pli ol propono jen ordono

por nepra studo de l’ lingvo

internacia, por ĉiam!

 

Malfermiĝis horizonto

per la magia ŝlosilo!

Mi traveturis la mondon

kaj kun multoj amikiĝis.

En pluraj mondaj kongresoj

partoprenis mi plezure,

kaj verdan kulturon festis

kun granda ĝojo kaj ĝuo!

 

Emociajn travivaĵojn

mi spertis en Bjalistoko

kaj en Bulonjo-ĉe-Maro,

ja neforgesebla gloro!

 

Tamen venis sortobatoj,

kaj mia vivo ŝanĝiĝis;

pro la dolor’ senkompata

al mi ne eblas foriri.

 

Ho, ve! Kia elreviĝo!

Ne plu kongresaj ĉeestoj,

sed l’aferon mi daŭrigas

entuziasme, amplene,

per poezia verdiĝo.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 09/01/2023.


7 comentários:

  1. NAZARÉ KAREGA! MI PREG'AS POR KE VIA DOLORO TUJ FINIG'OS POR PARTOPRENI EN UK-TORINO KAJ TAKE-FORTALEZA. DIO VIN BENU! ELKORE VIN SALUTAS KAJ KISAS AMARÍLIO-BARRA DO GARÇAS - MT

    ResponderExcluir
  2. Via amplena kaj entuziasma vojo per poezia verdiĝo eterne daŭras, ĉar ĝi okazas nun, nura, unika, sola tempo ekzistanta.

    ResponderExcluir
  3. Dankon pro la belega kaj kortuŝa poemo. Forton al vi kaj daŭrigu emociigante nin per via arto.

    ResponderExcluir
  4. Esti invitata partopreni de Esperanto estas honoro, sed akcepti la inviton kaj gustumi tiun saporon rafinitan jen defio tute speciala al poetoj...
    Koran dankon, Nazaré!
    Vere ni neniam estos apartigitaj, amikino.

    ResponderExcluir
  5. Esperanto donas specialan sencon al la vivo, kara Poeto. Ghi mildigas suferojn, ghi konsolas. Viaj versoj kortushas samideanojn tra la mondo! (PSV)

    ResponderExcluir