segunda-feira, 23 de outubro de 2023

Murta-de-cheiro _ Odora mirto

 



Murta-de-cheiro


Entro num modesto jardim,

e um pequeno arbusto

de murtas níveas me saúda

com seu perfume raro.


Penso logo numa festa

nupcial das fadinhas,

que ali vivem, castas,

com buquês e grinaldas

de florezinhas frágeis.

e tão perfumadas!


Os buquezinhos brancos

agradecem os beijos

de abelhas e borboletas.


Eu também lhes agradeço

por sentir a delicadeza

do perfume de Deus!



Odora mirto


Mi eniras modestan ĝardenon,

kaj malgranda arbusto

de blankaj mirtoj min salutas

per sia rara parfumo.


Mi tuj pensas pri nupta

festo de puraj feinetoj,

kiuj tie vivas ornamitaj

per bukedoj kaj florkronoj

de fragilaj floretoj,

kaj tiel bonodoraj!


La blankaj bukedetoj

dankas pro la kisoj

de abeloj kaj papilioj.

Mi ankaŭ dankas la floretojn

por la sento de l’ delikateco

de la parfumo de Dio!


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 23/10/2023.

Brazilo


4 comentários:

  1. Kia magia poeziaĵo: mi preskaŭ flaras tiun rafinitan etoson pervorte kreata!

    ResponderExcluir
  2. Bela poeziaĵo, kiu beligas la nigrajn horizontojn de la nuntempa mondo

    ResponderExcluir
  3. Mi tre ŝatis tiun poemon, ĝi spegulas perfekte vian dolĉan rigardon al la mondo. Dankon pro la kundivido.

    ResponderExcluir
  4. Poetoj rekreas la mondon. Jen delikata ekzemplo! (P.S.Viana)

    ResponderExcluir