Ne
gravas tiu, kiu
Sur
temp’ rajdas fluge.
Eroj el
moment’,
Into,
onto antas,
Nunon
kaŝante.
Tuj
ekos Novjaro;
Ritoj
al homar’ utilas.
Tamen
tute survoje
Necesas
malpleniĝo:
Vivo
plue adas...
Kabo
Frio - RJ Brazilo 31 / 12/ 2012
Bele! Via poezio farighas chiutage pli rafinita.
ResponderExcluirPlue adas poezi'
ResponderExcluirDume novjare
Vin salutas mi
Poezion kun plezur'
Mi legadas nun
El via fonto flua
Pluaj plue venu
Al tiu ejo el vi
Dum du mil dek tri!
Belege! Per tiuj bele aranĝitaj versoj vi faras omaĝon al la nova jaro kaj ankaŭ al Esperanto! Bonege! Gratulon!
ResponderExcluirTiu poemo bone finas la literaturan esprimadon de Esperanto en 2012!
Dankon kaj brakumon al vi, poetino!