terça-feira, 1 de janeiro de 2013

Bukedo


Verdas Januar’

Alpaŝ’ unua.

Februar’ brunas,

Ebriiĝas, brulas.

 

Jen Mart’ arĝentas,

Sagpafas trafe.

Flavas Aprilo

Per folioj mildaj...

Majo bluas glate:

Naskiĝmonat’ mia.

 

Lazuras Junio

Kaj Julio blankas

Dum nigras Aŭgusto.

 

Septembr’ rozkoloras,

Oktobro ruĝas

Kaj Novembr’ violas...

Decembr’ orumas:

Ĝojo ĉielarkas.


 
Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio RJ - Brazilo  01/01/2013
 
 

5 comentários:

  1. Belega! Gxi tute taUgas por cxarme, lude instrui pri monatoj...
    Gratulon, Ná!

    ResponderExcluir
  2. Diverskolora bukedo en formo de bunta omaĝo al nia monataro. Tre bele bildigite! Gratulon, amikino! Tiu ĉi jaro estu tre kolore ĝoja al vi kaj al via tuta familio, ĝis la decembra finĉielarko!

    ResponderExcluir
  3. Nazaré, kia vervo! Plensukceson je poezia jaro! Gratulon

    ResponderExcluir
  4. WILLIAM MARIA WORDSWORTH NAZARÉ - LA ROCA!
    (omaĝe)
    “Poezio, rikolta emoci'
    trankvilece". Konektite
    okazas, sed malkonektite
    venas ĝi.

    Stilpropone,
    gvidlinio lumas,
    per viaj poemoj
    legantoj salivumas,
    aplaŭdas mi.

    Daŭre, Nazaré,
    monato post monate
    koloroj vin inspiru,
    ade.

    Brakume,
    PN

    ResponderExcluir