Verdas Januar’
Alpaŝ’ unua.
Februar’ brunas,
Ebriiĝas, brulas.
Jen Mart’ arĝentas,
Sagpafas trafe.
Flavas Aprilo
Per folioj mildaj...
Majo bluas glate:
Naskiĝmonat’ mia.
Lazuras Junio
Kaj Julio blankas
Dum nigras Aŭgusto.
Septembr’ rozkoloras,
Oktobro ruĝas
Kaj Novembr’ violas...
Decembr’ orumas:
Ĝojo ĉielarkas.
Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio RJ - Brazilo 01/01/2013
Belega! Gxi tute taUgas por cxarme, lude instrui pri monatoj...
ResponderExcluirGratulon, Ná!
Diverskolora bukedo en formo de bunta omaĝo al nia monataro. Tre bele bildigite! Gratulon, amikino! Tiu ĉi jaro estu tre kolore ĝoja al vi kaj al via tuta familio, ĝis la decembra finĉielarko!
ResponderExcluirNazaré, kia vervo! Plensukceson je poezia jaro! Gratulon
ResponderExcluirWILLIAM MARIA WORDSWORTH NAZARÉ - LA ROCA!
ResponderExcluir(omaĝe)
“Poezio, rikolta emoci'
trankvilece". Konektite
okazas, sed malkonektite
venas ĝi.
Stilpropone,
gvidlinio lumas,
per viaj poemoj
legantoj salivumas,
aplaŭdas mi.
Daŭre, Nazaré,
monato post monate
koloroj vin inspiru,
ade.
Brakume,
PN
Mi amis!!!!
ResponderExcluirNi devas montri gxin en BKE.