Serĉante lumon,
floras lotusfloro
sur akvo ŝlimeja.
Kvazaŭ perloj,
brilaj akvaj gutoj
forglitas de l’ folioj,
kiuj ĉiam puras.
Mia anim’ sopiras
al la nobleco humila
de l’ lotusaj floroj,
kiuj marĉon lumigas
per servad' al Dio.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora,
12/11/2014.
Kia delikateco, amikino!
ResponderExcluirFoje viaj versoj vestas la lotusajn florojn, foje ili vestas viajn versojn
Floroj, kiuj estas vivantaj poemoj; poemo, kiu estas bonodora floro.
ResponderExcluirPoezia arto rekreas el ĉio lumon. El lumo gutas poezio. Bela florpoemo!
ResponderExcluirBelega versaĵo pri lotusfloro, gratulon, kara.
ResponderExcluirTre bela kaj signifoplena poemo pri la lotusfloro, kara Nazaré ♥
ResponderExcluirTre placxas al mi! Saluton
ResponderExcluirEkde kiam mi legis vian poemon, mia animo lotusfloras.
ResponderExcluirKarino, vi loĝas en mia koro.
Kisojn.
Tre bona!
ResponderExcluir