Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 20 de abril de 2016

Abril _ Aprilo




Abril

Nesta manhã de abril,
o sol navega absoluto
no  safirino azul
que desnuda o céu
de pássaros e olhares
sem pressa.

Peregrino,
o outono veraneia
com delicadeza.

  
Aprilo

En tiu aprila mateno
la suno pompe velas
sur la safira bluo,
kiu nudigas la ĉielon
de birdoj kaj 
senhastaj rigardoj.

Pilgrimanto,
l’ aŭtuno someras
kun mildeco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/04/2016.


5 comentários:

  1. Dum legado de via delikata poemo, oni povas vidi la bluan chielon, flari la odoron de aprilo, ghui la venteton...

    ResponderExcluir
  2. Belas tiu poezia priskribo de aprila mateno kun mieno somera. Gratulon.

    ResponderExcluir
  3. La aŭtuno kiu someras dum niaj aprilaj tagoj, kiam priskribita en via poemo fariĝas dolĉa, milda printempa aŭtuno.
    Kisojn, karino.

    ResponderExcluir
  4. "Pilgrimanto, l’ aŭtuno someras kun mildeco." Poeto, poeto... kia bela figuro vi skulpis! Gratulon!

    ResponderExcluir