10 “Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la sinjoro.”
(Luko 2:10-11)
Dum tiu nokto sublima
jen anoncas l’ anĝelo:
por la homaro naskiĝis
amo kaj ĝojo senfina.
Apud Maria, brutaro
kaj paŝtistoj sendormaj
adoras Tiun, Kiu venis
kaj por mi kaj por vi ĉiuj.
Tri Magoj al Li regalas,
glore al Lia reĝeco,
per oro, incens’ kaj mirho
ili ja Lin riverencas.
En plej ĉiela korteg’,
l’ anĝeloj ekkantas himnojn,
sed
l’ Infan’ plue atendas
malfruan
donacon mian.
Juiz de Fora 15/12/2014.