O casal
A vizinha emocionava-se sempre que via os dois de mãos dadas, assistindo à sessão da tarde na TV. Tinham o estranho hábito de deixar a porta da sala aberta; talvez para expor a felicidade que já durava quarenta anos. E a vizinha suspirava com admiração e uma pontinha de inveja.
Um dia ele adoeceu: tumor no cérebro. E a porta da sala se fechou. O condomínio consternado foi ao funeral daquele marido apaixonado.
Passado o luto, a vizinha, preocupada com a dor da viúva, fez-lhe uma visita de cortesia:
- Imagino como deve ser difícil sua vida assim agora...sem ele... Como eu gostava de ver o dois de mãos dadas, sentadinhos, vendo TV! ...
Como um raio, a velha senhora reagiu quase gritando:
- Pois saiba que eu odiava, o-di-a-va aquilo tudo! Eu gosto é de rua! De vida, de dança, de alegria!
Agora estou livre! Liberta, entendeu?
La geedzoj
La najbarino emociiĝis, ĉiam kiam ŝi vidis la geedzan paron sur la sofo, mano en mano, spektantan la posttagmezan televidprogramon.
Ili havis la strangan kutimon lasi la pordon malfermita, eble por elmontri la feliĉon, kiu jam daŭris kvardek jarojn. Kaj la najbarino suspiris kun admiro kaj ia envieto.
Unu tagon li malsaniĝis pro maligna cerba tumoro. Kaj la pordo de la salono tute fermiĝis. La najbaroj estis konsternitaj kaj funebris tiun enamiĝintan edzon.
Post funebra semajno, la najbarino, maltrankviligita de la doloro de la vidvino, decidis ŝin viziti:
- Mi povas imagi, kiel malfacila devas esti via vivo nun... sen li ... Fakte mi tre ŝatis rigardi vin, feliĉaj, mano en mano, antaŭ la televidilo...
Kiel fulmo, la sinjorino respondis preskaŭ kriante:
- Nu, sciu, ke mi ade malamegis la aferon, malamegis ĉion! Al mi plaĉas la eksterdoma vivo! Dancadon, ĝojon! Nun mi estas libera! Liberigita, ĉu vi komprenas?
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 18/10/2013