Pretensão
Tem poemas rebeldes,
sem-teto e sem-poesia,
que se manifestam destemidos,
nas redes pós-modernas,
desprezando ritmos e rimas
e óbvias lexias.
Também há os que respiram
lágrimas de um passado
tempo, a viver morto
em presente fugidio.
Muitos outros atordoam
indefesas palavras
no picadeiro sem medo
de acrobacias loucas.
Nesse tonel de sentidos,
aprendiz que sou, me perco,
a esperar que meus ingênuos versos
sejam sementes de paz, ao menos,
na terra inquieta da alma
de quem os ler um dia.
Pretendo
Estas ribelemaj poemoj,
senhejmaj, senpoeziaj,
kiuj sentime manifestacias,
ĉe postmodernaj retoj,
malestimante ritmojn kaj rimojn
kaj vortojn evidentajn.
Ankaŭ estas tiuj, kiuj spiras
larme pro estinta
tempo, kiu mortvivas
tra pasema nuno.
Multaj aliaj konfuzas
sendefendajn vortojn
ĉe l’ areno sentima
de kaprioloj frenezaj.
En tia barel’ da sencoj,
mi ĉion lernas kaj perdiĝas
esperante, ke miaj versoj naivaj
estos pacaj semoj almenaŭ
sur la malkvieta grund’ de l’ anim’
de miaj legontoj iamaj.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 28/08/2016