Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 14 de outubro de 2020

Jardim _ Ĝardeno

 


Jardim


Somos sementes de luz,

plantadas em vasos

de barro.


Jardineiros de nós,

precisamos somente 

da água do Amor 

para florescermos.


O mundo 

tem sede

de compaixão.


Ĝardeno 


Ni estas semoj el lumo,

plantitaj en argilaj potoj.


Memĝardenistoj,

ni nur bezonas

l’ akvon el Amo

por ke ni floru.


La mondo 

soifas 

kompaton.


Maria  Nazaré Laroca 

Juiz de Fora, 14/10/2020.

Brazilo 







domingo, 23 de agosto de 2020

Em recuperação _ Resaniĝante

 


Em recuperação

É domingo. Da janela do meu apartamento,  sinto o perfume da alegria do jovem que corre sem camisa na avenida, a despeito da pandemia. Eu, pássaro de asa quebrada, refém da gaiola de dores, construo minha própria alegria de vento e sol.

Alegria então é sentir os beijos dos raios de sol na pele, enquanto faço  exercícios de fisioterapia, sentada no sofá da sala invadida pela luz dourada da manhã de inverno.

Alegria é também sentir a vibração fraterna da voz do coração do amigo tão longe, e tão perto!

Mas felicidade mesmo só descobri quando mandei a dor embora – e ela ficou, posto que mais mansa um pouco... 

Então acendi no peito a estrela da esperança, bálsamo de amor que os ossos regenera e os pedaços da alma recupera, voltando o entusiasmo e o desejo de servir ao Esperanto!


Resaniĝante

Estas dimanĉo. Ĉe la fenestro de mia apartamento, mi povas flari la ĝojon de l' junulo kuranta sen ĉemizo sur l' avenuo, malgraŭ la pandemio. Mi, birdo kun rompita flugilo, ostaĝo de l’ kaĝo el doloro, ekkonstruas mian propran ĝojon fare de vento kaj suno.

Ĝojo do estas la kisoj de l’ sunradioj sur la haŭto, dum mi ekzerciĝas fizioterapie, kaj sidas sur la sofo de la ĉambro invadita de l’ ora lumo dum ĉi-vintra mateno.

Ankaŭ ĝojo estas senti la fratan vibradon de la voĉo de l' koro de l’ amiko tiel for, sed tiel proksime!

Sed feliĉon mem mi  trovis nur tiam, kiam  la doloron mi forsendis - sed ĝi restis tamen iom pli milda...  

Do mi eklumis la esperstelon, ambalzamon, kiu la ostojn rebonigas, kaj l’ animpecojn reakiras, revenante la entuziasma deziro servi al Esperanto!


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 23/08/2020. 

MG - Brazilo


terça-feira, 2 de junho de 2020

Para George Floyd _ Al George Floyd



Para George Floyd

Tenho a sensação
de que nós estamos
navegando agora
na vigésima quinta hora
de um mundo sem rumo.

25ª hora, título, aliás,
de romance intenso
de Virgil Gheorghiu,
que recomendo,
e que assombrou
a minha juventude.

Criaturas divinas,
de Deus herdamos
o livre-arbítrio infinito:
liberdade limitada
pela justiça da Lei
de Causa e Efeito.


Al George Floyd

Mi havas la senton,
ke ni ŝipiras nuntempe
je la dudek-kvina horo
de sendirekta mondo.

Krome, 25-a horo
estas romano intensa
de Virgil Gheorghiu,
kiun mi rekomendas,
kaj hantis mian junecon.

Diaj kreitaĵoj, ni
de Dio heredas
senfinan liberan volon:
liberecon limigitan
de l’ justeco de l’ Leĝo
de Kaŭzo kaj Efiko.



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 02/06/2020.
Brazilo

quarta-feira, 27 de maio de 2020

Diário de aniversário _ Datrevena taglibro


Diário de aniversário

Chegou 27 de maio, a data que sempre volta no calendário pontual. Então reinventei o dia possível nesta pandemia. De máscara na face e audácia na alma, levei meu corpo para passear na rua.
A manhã de outono sorriu para mim, envolvendo-me com o seu véu azul bordado de luz dourada.
Nunca pensei que fosse tão bom ganhar um abraço do sol!



Datrevena taglibro

Venis la 27-a de majo, la dato, kiu ĉiam revenas sur l’ akurata kalendaro. Do mi reinventis la eblan tagon en ĉi tiu pandemio. Kun masko sur la vizaĝo kaj aŭdaco en la animo, mi promenigis mian korpon surstrate.
La aŭtuna mateno ridetis al mi, envolvante min per sia blua vualo brodita per ora lumo.
Mi neniam pensis, ke estis tiel bone ricevi brakumon de l’ suno!


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/05/2020.
Brazilo

sexta-feira, 22 de maio de 2020

Carência _ Manko




Carência


Sou uma pessoa
de riso difícil:
rio pelo avesso.

Tem gente
que ri à toa:
para todos
para nada
não dispensa
uma risada.

Nestes tempos
de pandemia,  
eu descobri
que os mortos
são mais lembrados
por sua  alegria
durante  a vida.

Ainda é tempo,
de desarmar
a face com
um sorriso.


Manko

Homo mi estas
kun malfacila rido:
ridas mi nur interne.

Estas homoj,
kiu ridas sencele:
por ĉiuj, por nenio,
ridadon ne neas.

En ĉi tiuj tempoj
de pandemio,
mi malkovris,
ke la mortintoj
plej memoratas
pro sia vivĝojo.

Ankoraŭ
estas temp’
la vizaĝon
senarmigi
per rideto.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 22/05/2020.
Brazilo

sexta-feira, 8 de maio de 2020

À compaixão _ Al kompato




À compaixão


                       “Embainha a tua espada!” (João 18:11)


Embainha a tua espada!

— ordena Jesus a Pedro;

e hoje eu pediria em vão

a quem nunca me ouvirá:

embainha a tua palavra

no exílio da impiedade!



“Ó, amigos, não esses sons!”

(O Freunde, nicht diese Töne!)


O mundo precisa ouvir

o coral da esperança,

quer a “Ode à alegria”,

a vida vencendo a morte

nos lares e hospitais.



“Ó, amigos, não esses sons!”

(O Freunde, nicht diese Töne!)


https://youtu.be/PaW8duyDQmQ


Al kompato


            "Metu la glavon en ĝian ingon!" (Johano 18:11)


Gardu vian glavon!

—al Petro Jesu’ ordonas;

kaj hodiaŭ petus mi vane

al kiu min aŭdos neniam:

metu la parolon vian

en ekzilejon de l’ kruelaĵo!


"Ho, amikoj, ne tiuj sonoj!"

(O Freunde, nicht diese Töne!)


La mondo bezonas aŭdi

la koruson de l’espero,

volas la “Odon al la ĝojo”,

vivon venkantan morton

en hejmoj kaj hospitaloj.


"Ho, amikoj, ne tiuj sonoj!"

(O Freunde, nicht diese Töne!)



Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 08/05/2020.
Brazilo






sexta-feira, 1 de maio de 2020

Contraponto _ Kontrapunkto



Contraponto

Abro as janelas da manhã,
e a alegria do sol
inunda-me a sala
com a esperança azul
do eterno céu de maio.

Refém da pandemia,
sinto-me flutuar
num espaço sem tempo;
música e livros me nutrem
a solitude em forma de poesia.


Kontrapunkto


La fenestrojn de l' maten'
mi tute malfermas,
kaj la ĝojo de l' suno
la ĉambron inundas
per l'espero blua
de l'eterna maja ĉielo.

Ostaĝo de l' pandemio,
mi ŝvebas en sentempa spaco;
per muziko kaj libroj mi nutras
l'izoliĝon sub la formo de poezio.

Maria Nazaré Laroca
Em 1º de maio de 2020.
Juiz de Fora - Brazilo